Lingvo:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej Aleja Wolności 37, lok. F7
33-300 Nowy Sącz

tel: +48 18 4429827
tel: + 48 604 088 620

e-mail: cem.nowysacz@gmail.com
e-mail: halinakomar@gmail.com

Facebook: Centrum Edukacji Międzykulturowej

Estraro de CEM

Halina Komar - prezidanto
Jolanta Kieres - vicprezidanto
Bożena Kocyk - vicprezidanto
Maria Baran - sekretario
Maria Janisz - kasisto

Printempo

Kalendaro

Septembro 2017
l m k ĵ v s d
« apr    
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
252627282930  

Arkivoj

woodstock1

logo2

„Miloj lingvoj en la Mondo, kiom da folioj kvanto

– el ĝi formas unu arbon – kiu?  Esperantoj!”

                                                   Jan Sztaudynger

CENTRO  DE  INTERKULTURA  EDUKADO en Nowy Sącz  estiĝis (2012)  ankaŭ por tiu ĉi celo – konigo kaj lernigo pri kultura kaj lingva diverseco de Europa Kontinento kaj la Mondo, por konservi tian riĉecon de ĉiuj nacioj kaj malsamaj etnografiaj grupoj.

Kiel grava estas lingvo, kulturo kaj kutimoj por tenado de propra nacia identeco, konfirmas nia ekskurso al Nederlando (2014), kie ni ekkonis kulturon de Frisoj, konservitan de tempo de la Romia Imperio, kvankam dume ili posedis nek ŝtaton, nek propran teritorion. Ili restis Nacio, ĉar kultivis sian lingvon, kulturon kaj aliajn ol nederlandajn  vivkutimojn.

Nune  oni  renaskiĝas, plifortigas sian pozicion de etna minoritato en Nederlando, havante jam oficialigitan frisan lingvon kiel la duan ŝtatan kaj kelkajn parlamentanojn.

Frislandon ni povis viziti danke al Esperanto – la lingvo internacia, kiu ebligas kontaktojn kaj kunlaboron en pli ol 100 landoj sur la Tero! Ĝi estas aŭtenta ŝlosilo al multkultura mondo – mondo de diferencaj celrimedoj kaj plena de konfliktoj, kiun ni – esperantistoj (laŭ L.L. Zamenhof – esperantoj)  penas ŝanĝi al interkultura mondo  – tolerema kaj amika, respektanta rajtojn de ĉiuj homoj al ilia alieco: rasa, kultura, religia, konscienca…

Ekmemoru: Esperanto estas ne nur lingvo, sed samtempe celado por realigi la plej belajn humanismajn ideojn, eternajn revojn de la homaro pri paco,toleremo, egaleco, amikeco… Tio estas ankaŭ nia revo kaj penado – bonvenon al kuna vojo atingi pli bonan kaj pli belan la Mondon!

CEM -STATUT pdf

CEM – KRS_415452_1_20140108100911 pdf

Zarzad CEM – uchwala nr 4 pdf

Komisja Rewizyjna CEM – uchwala nr 5 pdf