Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

logo2

„Miloj da lingvoj en la Mondo, kiom da folioj kvanto

– el ĝi formas unu arbon – kiu?  Esperantoj!”

                                                   Jan Sztaudynger

AKTUALAĴOJ

MENU  

    Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz  estiĝis  ankaŭ por tiu ĉi celo – konigo kaj lernigo pri kultura kaj lingva diverseco de Europa Kontinento kaj la Mondo, por konservi tian riĉecon de ĉiuj nacioj kaj malsamaj etnografiaj grupoj.

    Kiel grava estas lingvo, kulturo kaj kutimoj por tenado de propra nacia identeco, konfirmas nia ekskurso al Nederlando (2014), kie ni ekkonis kulturon de Frisoj, konservitan de tempo de la Romia Imperio, kvankam dume ili posedis nek ŝtaton, nek propran teritorion. Ili restis Nacio, ĉar kultivis sian lingvon, kulturon kaj aliajn ol nederlandajn  vivkutimojn.

    Nune  oni  renaskiĝas, plifortigas sian pozicion de etna minoritato en Nederlando, havante jam oficialigitan frisan lingvon kiel la duan ŝtatan kaj kelkajn parlamentanojn.

    Frislandon ni povis viziti danke al Esperanto – la lingvo internacia, kiu ebligas kontaktojn kaj kunlaboron en pli ol 100 landoj sur la Tero! Ĝi estas aŭtenta ŝlosilo al multkultura mondo – mondo de diferencaj celrimedoj kaj plena de konfliktoj, kiun ni – esperantistoj (laŭ L.L. Zamenhof – esperantoj)  penas ŝanĝi al interkultura mondo  – tolerema kaj amika, respektanta rajtojn de ĉiuj homoj al ilia alieco: rasa, kultura, religia, konscienca…

    Ekmemoru: Esperanto estas ne nur lingvo, sed samtempe celado por realigi la plej belajn humanismajn ideojn, eternajn revojn de la homaro pri paco,toleremo, egaleco, amikeco… Tio estas ankaŭ nia revo kaj penado – bonvenon al kuna vojo atingi pli bonan kaj pli belan la Mondon!

    Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz ekestis en 2012 jaro.

    La grupo de membroj , kiu formis la branĉon de Pola Esperanta Asocio decidis fariĝi sendependa, por ke povu realigi , laŭ sia propra vizio, la programon pli vasta ol tiu realigata de PZE..Samtempe la parto de ni daŭrigas kunlaboron kun PZE kiel ĝia branĉo.

    Ni rezidas en Urba Kultura Centro, kie de kelkdekaj jaroj okazas esperantaj lecionoj. La kampo de nia laboro estas , larĝe komprenta, eduka, kultura kaj arta agado. Precipe grava estas la popularigado de Esperanto kaj plialtigo de la angla lingvo nivelo inter niaj membroj.

    Ćiumonataj klubaj renkontoj plivastigas nian scion en multe da kampoj kaj kunligas la grupon. Krome ni preparas okazajn, artajn programerojn ekzemple honorigado de 100 datreveno de la regajno de la sendependeco en Pollando.

  CEM -STATUT