Language:
Kontakto
Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce
Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro
April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  
Arkivoj

125a  Jubileo ĉe Esperantistoj – festata digne, interese, kore!

Esperantistoj en Nowy Sącz festas sian Tagon de Esperanto en Urba Centro de Kulturo, kie de 50 jaroj agas Klubo de Esperanto. Tie ĉi estas bona loko sub amika patroneco de direktorino Marta Jakubowska kaj personelo..

En la loko oni realigas ne nur statutan agadon: kursojn informadon, sed ankaŭ ĉiujn gravajn eventojn, koncertojn, prelegojn, kongresojn, jubileojn…

Tial ni dankas al Urba Kulturcentro , kiu garantias bonajn kondiĉojn por laboro al nia  urba  Esperanta Socio. La jubilea vespero estis perfekte preparita de Barbara Klimczak.  Belan  duhoran  artistan  programon peparis Irena Górowska. Ŝia sekreto estas kiel dum somera ripoztempo ŝi kompletigis ensemblojn Young Voice, Katharis, Breakdance.

Koncertantoj ravis publikon per kantoj  Esperante, pole,france kaj angle kaj kortuŝa danco de Katharis prezentanta venkon de Bono super Malbono.

Malfacilre estas priskribi tion, kion sur la scenejo montris knaboj el Breakdance kaj inter ili sola talenta knabino. La unuan fojon kantis en Esperanto malgrandaj fratinoj Jadzia kaj Danusia  Kondrackie  – unu el ili klakdancis.

Estraro de la urbo aprecis la jubileon, prezidanto de konsilantaro Jerzy Wituszyński konanta Esperanton mem donis al Halina Komar – prezidantino de Pola Esperanta Asocio belan gravuraĵon kun dediĉo en nomo de Ryszard Nowak prezidanto de la urbo.

Korajn dezirojn, gratulan leteron kaj grandan florbukedon de Unuversitato de Tria Aĝo transdonis estraraninoj  Jadwiga Banach kaj Mariola Piekarska.

Aliaj anoj de la universitato, Esperantistinoj Jolanta Kieres kaj Elżbieta Pachoń  gvidis konkurson pri  Esperanto. Diraĵo, ke ne estas diferenco inter la universitato kaj Esperanta Movado  konfirmas la fakto, ke anoj de ambaŭ organizacioj kunlaboras.  Jolanta Kieresr ricevis dankojn de Asocio ,,Radikoj kaj Flugiloj” el Rdziostovo, kie ŝi  sukcese instruas infanojn en baza lernejo.

Grandan informan rolon  por la jubileo pri Esperanto, movado kaj emisio de 25 lecionoj  – plenumis la urbaj komunikiloj.  Tio estis bela donaco de la gazeto Sądeczanin, pro kio ni kore dankas al  redaktorino  Monika Kowakczyk kaj  Alicja Fałek.

Tiu ĉi informa akcio proksimigis al legantoj Esperanton kaj eble instigis ilin al lernado.Tio okazos  aŭtune dum organizado de kursoj.

En vojevodia radio RDN estis prelego pri ,,Esperanto en katolika eklezio”  (25.o7.2012)Interparolis Jolanta Kieres kaj Ela Pachoń.

26.07.2012 en la 1a  programo de Pola Radio estis interparoloj de diversaj Esperantistoj pri ilia motiveco por agado en la movado. Parolis junuloj el Yong Voice, aĝaj geedzoj el vilaĝo. Pri la ideo de Esperanismo parolis Halina Komar.

Grandajn dankojn al ambaŭ redakcioj!

Semajna senpaga revuo pri aktualaĵoj ,,urbo Nowy  Sącz” eldonata en 15 000 ekzempleroj ankaŭ publikigis la artikolon pri Jubileo de Esperanto, pro kio ni estas dankaj.

DANKOJ POR SPONSOROJ:

Grandiozan kvinetaĝan torton preparis kukejo ,,Szarlotka” de Jan Kożuch.

La torto havis Esperantajn emblemojn kaj simbolojn de la 125a jubileo.

Ĝia bonega gusto kaj turniĝanta konstruaĵo interesigis gastojn.

Vinon oferis prezidantino kaj vicprezidantino de la klubo.

Dankojn  pro agrabla etoso dum Jubilea Koncerto ni direktas al spontana publiko.

ESPERANTO AMIKIGAS – tiu surskribo salutis gastojn sur balustraro en Centro de Kulturo.

Halina Komar – prezidanto de Esperanto-Klubo en Nowy Sącz

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *