Language:
Kontakto
Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce
Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro
April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  
Arkivoj

FESTANTA, VERDA SŁUPSK – la 12-an de aprilo 2017j

Ludoviko Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko kaj mortis en Varsovio. Tamen la centan Lian mortodatrevenon honorigis nur la urbo SŁUPSK (en Pomerio) per Zamenhofa Jaro 2017.

La urbo Słupsk estas la sola urbo en Pollando kiu decidis pri ZAMENHOFA JARO 2017 – laŭ rezolucio de UNESCO (novembre 2015), kiu postulis celebradon je memoro de Ludoviko Zamenhof okaze centa datreveno de Lia morto (14.04.1917).

En la tuta mondo oni memorigas Ludovikon Zamenhof, kreinton de la lingvo internacia Esperanto kaj ideoj je frateco,paco, toleremo, interkompreniĝo de nacioj, sub aŭspicioj de UNESCO kiu konstatis, ke E-idearo tutsamas kun noblaj celoj tiu ĉi mondskala institucio.

Ne unufoje UNESCO subtenis iniciatojn de UEA , ĉar jam de pli ol 60 jarojn, E – movado troviĝas en la kampo de ĝiaj interesoj. Oni rimarkis, ke rezultoj atingataj per Esperanto en internaciaj intelektaj kontaktoj, pliproksimiĝo de nacioj, servas simile kiel celoj ka agoj de UNESCO. Tiuj ĉi ecoj de Esperanto oni substrekis ĉiu foje en rezolucioj de Ĝeneralaj Konferencoj aŭ decidoj de Direkcio, kunligitaj kun gravaj eventoj de E-movado:

1954 – MONTEVIDEO, kie oni montris neceson monitori disvolvon de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, alvokis al pligrandigo de lingvoinstruado, kio fariĝis temo de kelkjara Kampanjo de UEA.

1959 – PARIZO, okaze de la 100-jara datreveno de naskiĝo, oni rekonis Ludovikon Zamenhof kiel elstaran personon de la homaro.

1985 – SOFIO, oni petis membroŝtatojn organizi solenadon de la Centjariĝo de Esperanto (1987), kaj neregistarajn organizaĵojn ‒ aliĝi al tiu solenado.

2015 – PARIZO, estiĝis decido pri patroneco de UNESCO por solenado je la 100-jara mortodatreveno de Zamenhof en la jaro 2017.

Esperanto atingis en Pollando (2014) rangon de Nemateria Kulturheredaĵo kiel portanto de la Esperanta kulturo: decido pri enskribo sur Liston de Nemateria Kulturheredaĵo, estis enmanigita la 14-an de oktobro 2016 fare de la Vicministrino pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo prof-ino Magdalena Gawin en manojn de deponprenantoj de la enskribo: Halina Komar kaj Kazimiro Krzyżak.

Solena Inaŭguro de Zamenhofa Jaro 2017 en Pollando okazis en urbo SŁUPSK, laŭ la volo de Urba Estraro, pro iniciato je Prezidento – dr-o Robert Biedroń (esperantisto), kiun subtenis unuvocxe la Urba Konsilantaro, decidante ke la jaro 2017 en ilia urbo estos dediĉita al celebrado je memoro pri L. Zamenhof kaj Esperanto, okaze de Zamenhofa Jaro. Nia Centro de Interkultura Edukado – CEM el Nowy Sącz , partoprenis la eventon kiel kunorganizantoj de esperantista flanko. Ni kore dankas pro la honoro, ke oni elektis ĝuste nian Centron kiel landan reprezentanton de Esperanto sociaro, por prepari la proponojn de programo kaj realigi ĝin.

La aranĝo estis reĵisorita kaj koordinita de Jolanta Krawczykiewicz, direktorino de la Urba Kulturcentro en Słupsk, kun helpo kaj kunlaboro de la Urba Kultura Fako. Oni planis realigi la eventon ĉe la strato de L. Zamenhof, sed veteraj kondiĉoj malebligis tion. Tial la aranĝon oni translokigis al sporta halo, moderna kaj komforta, tre taŭga por tia celo. Oni perfekte preparis ĝin al realigado de ĉiuj programeroj de „Matenmanĝo kun Zamenhof”.

Sen obstakloj estis instalitaj tie paneloj de tiel nomata „Senata Ekspozicio” pri Zamenhof kaj Esperanto, kiun Kazimiro Krzyżak donacis al la Urbo Słupsk kun espero, ke oni trovos lokojn en lernejoj, bibliotekoj kts. kie eblus ekspozicii ĝin dum la tuta Zamenhofa Jaro 2017.

La partoprenatojn salutis Vicprezidantino de la Urbo Słupsk Krystyna Danilecka –Wojewódzka, kore kaj interese rakontante pri la Kreinto de la lingvo internacia, instigante la junularon al lernado de Esperanto. Nin – esperantistojn, surprizis ŝia bona kono de la vivvojo de L. Zamenhof kaj videble sentebla simpatio al la ideoj, kiuj portas nia lingvo. La plej ĝoigis nin informojn de Vicprezidantino pri jam komencita instruado de Esperanto en bazaj lernejoj kaj planoj pri enkonduko de la lingvo en aliajn… Ni tre volonte helpus pri organizado de E- instruado en la urbaj lernejoj – per konsiloj, utilaj kontaktigoj kaj didaktikaj materialoj.

Centro de Interkultura Edukado – CEM en Nowy Sącz, kore dankas al Urba Estraro ankaŭ pro gastigemo, pro zorgoj de multaj personoj kaj institucioj, kies laboro garantiis sukceson de la aranĝo. Ne facile estis por ni veturi per malkomforta buseto tuj antaŭ la Paskofesto, je distanco de pli ol 1500 km ambaŭflanke, sed surloke ni ricevis bonan tranoktadon en Centro de Krea Aktiveco (Ustka), bongustan tagmanĝon en manĝejo ĉe Urbodomo kaj la tutan tempon ni estis protektitaj de simpatiaj helpantoj…

La programo antaŭe interkonsentita – estis realigita entute, inklude marŝo tra la urbo dum pluvo kaj ventego al obelisko de Zamenhof staranta en parko antaŭ la Urbodomo. Nia verdkolora grupo, kun flagoj , ŝildoj, diversaj verdaĵoj kaj floroj por meti ilin ĉe la Zamenhof – monumento marŝis por honorigi la Majstron kaj danki al Li pro Lia vivkreaĵo Esperanto, kiu influis ankaŭ al niaj vojoj de vivo…

Dum la programo, dufoje kantis la ensemblo E-FAMILIO (ĝia juna parto, arte gvidata de Alicja Skalska) kun esperantlingva repertuaro. Junulara publiko entuzjasme ĉeestis la programon – dancante kaj kunkantante la refrenojn. La plej junaj lernejanoj ekinteresiĝis pri aventuroj de MAZI en GONDOLANDO (filmetoj ), kian prezentadon realigis Marian Zdankowski el Olsztyn. Atrakciecon de lia prezentado plifortigis gvidita konkurso kun premioj al partoprenantoj. Tuj poste komenciĝis malfermita, amuziga leciono gvidita de Nina Pietuchowska el Bjalistoko, kiu ankaŭ premiis la plej diligentajn lernantojn. La tutan tempon oni povis bonguste manĝi, danke al la starantaj sur tabloj manĝproduktoj kun esperantaj nomoj – kio estis ankaŭ la temo de la konkursaj demandoj…

Danke al Pola Poŝto, ĉiuj havis eblecon aĉeti specialajn poŝtkartojn, eldonitajn okaze de la jubilea evento, kun speciala stampilo.

Posttagmeza parto de la programo okazis en Teatro RONDO, kie estis prezentita monodramo de Mario Migliucci „Doktoro Esperanto”, fare de Helena Biskup el Sztum, kiun akompanis kantante Małgorzata Kaczanowska el Nowy Sącz. Pri sia nova libro „Zamenhof en Varsovio” prelegis Roman Dobrzyński el Varsovio. Tre diversigita publiko – de junularo ĝis senioroj – aŭskultis la programon kun la sama atento kaj intereso.

Inaŭguran eventon en Słupsk partoprenis esperantistoj el diversaj urboj de Pollando: krom 9 personoj el Nowy Sącz ( kunorganizantoj), alvenis tien ankaŭ esperantistoj el Gdynia, Bjalistoko, Olsztyn, Sopot, Sztum, Varsovio k. aliaj. La plej videbla grupo alvenis el Szczecin kaj ĝia regiono – kun flagoj, banderoj, ŝildoj , verde vestitaj, igis publikan atenton. Gvidis ilin Irena Tomaszewska el Szczecin.

Ni ĉiuj estis/estas feliĉaj, ke ni povis ĉeesti la Inauguron de Zamenhofa Jaro en Pollando en Słupsk – bela kaj bona urbo.

Priskribis – Halina Komar

FOTOGALERIO

 

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *