Język:

Kontakt

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Zarząd CEM

Bożena Kocyk – Prezes
Jolanta Kieres – Wiceprezes
Joanna Wituszyńska – Wiceprezes
Maria Baran – Sekretarz
Maria Janisz – Skarbnik
Halina Komar – Honorowy Prezes

 

Kalendarz

kwiecień 2024
P W Ś C P S N
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Archiwa

La dua sperto de Granda Ideumado en Multkultura Vilaĝo ESPERANTO – aŭguste 2017.

La raporton mi komencas per enkonduka informo, ke ĝuste dum la dujara ekzisto de nia „Vilaĝo” ĉe mondfama Festivalo – ĝi mem iĝis por la ŝtatregistaro PL – polityka afero: la registaro ne ŝatas Woodstock –Festivalon kaj eĉ malamas la Organizanton, Jurek Owsiak, batalanke kun li per ĉiuj eblaj rimedoj, ne ĉiam decaj. Oni timigis lin/nin ĝis la lasta momento pri malpermeso aranĝi la Festivalon, la konsento de registaro alvenis kelkaj tagoj antaŭ la aranĝo, por kiu laboris miloj da junuloj dum la tuta jaro!

La homo, kiu alvokas centojn da miloj je junuloj per vortoj „Amo – Amikeco – Muziko” kaj sukcese bonvenigas ilin al festivalo de ĝojo dum 4 someraj tagoj, povas esti malsekura en la lando de unupartia polityka diktaturo. Jurek Owsiak estas amata de junulara amaso, kiu aŭskultas liajn vortojn kaj obeas konsilojn kaj direktilojn. Ni provu kompreni, kial la Festivalo estas tiel alloga por junularo?

Mi diligente observis la eventon dum 2 jaroj, provante ekkoni la ŝlosilon de tia sukceso, sed plej parte ĝi dependas de la personeco de Jurek Owsiak – li parolas al junuloj per ilia vortumo, estas fidinda homo amanta junularan amason, kaj ĉiuj tion vidas, sentas, kredas!

Kaj liaj celoj estas honestaj, idearo facile esprimebla kaj por ili komprenebla kiel humanaj idealoj…

Kion oni oferas al la festivalaj gastoj:

Senpagan grandiozan aranĝon 3-4 tagan ĉiujare,

Koncertojn de mondfamajn muzikensemblojn sur kelkaj scenejoj (ĝis la 4-a h. nokte)

Eblecon realigi dum la Festivalo diversajn interesojn kaj hobiojn ĉe organizitaj kreigaj lokoj – zono de Akademio de Belegaj Artoj (sed ne nur)

Ekkono/interparolo kun famaj homoj, autoritatoj diverskampa aktiveco k. sciencaj branĉoj

Veran festadon de ĝojo, regantan tie amikecon, toleremon, amuziĝon (eĉ abstraktan), liberan volon fari ion ajn – nur obeante la festivalan regularon.

Kaj kio estas la plej sentebla en tiu ĉi loko?

Regado de juneco, gaja etoso, libereco. Kaj ne imagebla amasego de gejunularo!

Do – venis la tempo por demandi, ĉu ekzistas iu ajna ŝanco trovi rimedon, por organizi – eĉ malgrandskale – simile allogan aranĝon por junularo kun E-programo? Per kiaj vortoj/ideoj/ alvokoj oni povus allogi simile entuzjasman, ideeman, serĉantan ion ĉe komenco de sia viva vojo junularan amason? Vidu la ekzemplon:

Multaj el ili elektas vegetaran/veganan manĝadon – ĉu pro modo, sano, religio aŭ moralaj trajtoj de la afero? Sed tiu ĉi fakto igis, ke kelkcent volontuloj en tre kolora kaj alloga „Vilaĝo KRISZNA”, bonvenigas ĉiutage milojn de gastoj oferante: veganajn malmultekostajn manĝojn, koncertojn en ilia granda tendo, renkontojn kun azia arto, kaj komunan amuziĝon per buntaj, grandioze koloraj dancparadoj… Organizantoj de la „Vilaĝo KRISZNA” komprenis la ŝancon propagandi por ĉirkaŭanta juna amaso. Esperantistoj – NE KOMPRENAS! (krom malgranda CEM-teamo). Sed ni sukcesis trovi ankaŭ ĉe ni la subtenantojn de ideo pri konstruado de Vilaĝo ESPERANTO tie – Martin Schafer, Emilio Cid kaj Claude Normount.

Tial mi ripetas:

Sur mirinda festivala spaco – oni povus trovi la lokon por ĉiuj interesoj de plej diversaj homoj, je ĉiu aĝo, stato, fako, vivnivelo, religio, socia engaĝiĝo. Speciale la loko taŭgas al junularo, kiu ne nur ŝatas muzikon, sed emas esti kune, libere amuziĝi, sed ankaŭ serĉas la ekzemplojn de bona vojo al matura vivo.

Tial kelkmila amaso de junuloj, pretas sidi surtere dum multaj horoj por aŭskulti intervjuojn kun moralaj autoritatoj, nekredeble – unu post alia, po 2 horoj! Ekzemploj: interparolo kun la monaĥo – patro Paulo Giżynski, poste Generalo M. Różanski (demisiĝis pro honora kaŭzo), poste fama, diskutinda verkistino Grochola.

Samtempe oni okazadis kelkdekon de metiejoj same allogantaj la junularon: pri kreativeco, pri persona disvolviĝo, pri cerblaborado, pri presado 3D, pri homaj rajtoj, pri hipnozo, la unua helpo, instruado de gestolingvo, Amnesty International kaj multaj aliaj temoj prezentitaj senĉese sur la tuta festivala tereno…

Dume: nia 20 persona teamo de mateno ĝis vespero laboris por informi kaj reklami Esperanton. Hontinda fakto – nek unu juna Polo sciis kio estas Esperanto! Sed pri Esperanto aŭdis eksterlandaj gastoj (kvankam maloftaj) , vizitantaj nian „Vilaĝon” kun riĉe ekipita informa stando.

Per nia laboro ni eksciis kaj montras al aliaj – ekzistas tie la kampo por semi Esperanton! Rikolto povas esti abunda, ĉar Kursojn de Esperanto gvidatajn de Stano Marĉek 3 foje po tage allogis plenajn grupojn de entuzjasmuloj, kiuj dum 2-horaj lecionoj perlaboris po 6-7 lecionoj! Stano estis ŝokita pro la efikeco de tiaj lecionoj.

La alian furoron faris la prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado tra la mondo. La temo estis antaŭe planita de mi, kiel Kampanio por Pasporta Servo, sed pro skandaleco de la tuta afero (priskribo postos) mi eĉ ne povis uzi la nomon Pasporta Servo en informa akcio! Nia aganto Kamil, fervora vojaĝanto kiu malgraŭ juna aĝo jam vizitis pli ol 70 landojn, allogis eĉ dufoje po tage interesitoj pri veturado „preskaŭ sen mono”.

Nia informa agado ĉe la stando kaj antaŭ la tendumejo estis pliriĉigita per kolektado de la deklaroj por Junaj Amikoj de Esperanto kaj samtempe la subskriboj por Paca NOBEL-Premio al la Organizantoj de la Festivalo. La rezultoj estis – cent deklaroj de AdE kaj pli ol 2 mil subskriboj por NOBEL – Premio. La gastojn en nian tendon kaj programon invitis kantante JOMO kaj knabinetoj E-Familio. Valoran helpon – specjale por eksterlandaj vizitantoj, donis reprezentanto de TEJO, Alessandro Bonfanti. Ili ambaŭ kun JOMO montris internaciecon de la lingvo, parolante kun la gastoj, ekintersigante ilin pri E-lernado.

Senlace laboris ĉe la stando kaj antaŭ la tendeja pordo, nia la plej maljuna teamano – Kazimierz Krzyżak, iniciatinto de nia ĉeesto tie. „Ćapoj el kapoj” forprenu antaŭ tiu ci 89-jaraĝa viro, kiu estas aŭtoro de la plej signifaj atingoj de pola esperantistaro dum la lastaj jaroj. Li estas vera heroo de nia movado.

Oni devas substreki roloj de la plej laboremaj viroj en nia Tendumejo: Andreo Sochacki kaj Michał Sidorowicz. Ili estis neanstatueblaj.

Ne kalkulebla estas valoro je kontribuo de Stano Marĉek, kiu kunportis imponan informan kaj edukan materialon kaj instruis po 6 horoj tage! Pri mastrumado okupiĝis Ata Kaczanowska kun helpo de junuloj zorgantaj pri aĉetado de manĝproduktoj kaj tagmanĝoj,

La plijunigita Laborteamo trapasis egzamenon nur parte – estontece oni devos forstreki 3 personoj „nenion farantaj”.

Oni povas demandi, kiucele mi tiom longe priskribis la Festivalon kaj gxian organizanton?

Ćar ĝi estas vere eksterordinara loko kaj aranĝo, el kio ni – esperantistaro -, devas lerni kiamaniere oni povas allogi homojn al siaj ideoj kaj programoj. Kaj kie ni serĉu la ontan esperantistaron. Ĝisnunaj praktikoj fiaskis, oni pruvu spertojn de aliaj homoj en aliaj lokoj kaj agantaj alimaniere…

Tie , en la nekutima, plena da idealoj kaj juneca espero Festivalo Woodstock, troviĝas ĝuste loko por ĉies ideoj, kion mi priskribis pli frue. Cu tio helpos nin trovi iujn junajn homojn, decajn, kapablajn, laboremajn kaj respondecajn, kiuj povus anstataŭi nin – vere jam maljunajn – en tiu ĉi „stafedkurado”?

Verdire – mi hodiaŭ ne vidas sufiĉan kvanton je junuloj, kiuj pretus preni memstare la penigan organizadon, zorgadon dum multaj monatoj pri garantio de la programoj, materialoj, laboro de volontuloj en malfacilaj kondiĉoj de la tendara vivo, kun tre modestaj monsubtenoj. Ja junularo nune ĉerpas el EU-subvencioj kaj malofte ion faras senpage, kaj la ĉeesto tie postulas grandan laboron antaŭ/dume/post la festivalo . Volontule, senpage.

Amaraj konstatoj pri valoroj de junulara E-agado atingis min jam dum la UK en Seulo, kiam mi provis trovi almenaux unu egz. de Pasporta Servo. En Libroservo oni ne havis (probable elĉerpiĝis komence de la unua tago? Mi ne kredas.) Miaj anoncoj sur tabulo, dekoj da petoj, interparoloj kun lokaj esperantistoj, petoj al UEA kaj TEJO – estraranoj, estis sensukcesaj. Kiu esprimos al mi: kia cele estis preparita nova listo de gastigantoj, papera eldono de la adresaro, se poste NENIU pri tio zorgas nek interesiĝas? Kie troviĝas la libretoj de PS, se ili ne estis kunportitaj al pli ol milo de UK-kongresanoj? La paĝaro ne funkciis, ĉar mi donis taskon al nia ”vojagxanto/preleganto prepari la informojn surbaze de reataj informoj. Li ne sukcesis uzi la retejon, kvankam estas komputilisto! Kaj modesta persona demando: kial mi – anoncita (probable?) gastiganto de Pasporta Servo gxis nun ne ricevis la paperan eldonon de PS? Ĉu iuj aliaj ricevis ĝin? Per malkompetenco, malbona volo kaj neglektado – estis perdita granda ŝanco de informa Kampanio pri Pasporta Servo planita dum la Woodstock Festivalo.

Nuntempe ne ekzistas ia alia, pli alloga propono de esperantista junularo ol Pasporta Sertvo!

La projekton oni povus disvolvigi, plilargxigi per proponoj de la interesaj itineroj, kaj se iu ne kapablas tion fari – transdonu la taskon al aliaj organizoj aŭ homoj pli kapablaj, sed ankaux pli respondecaj… En nia festivala „Vilaĝo” ni faris sian eblon sen baza materialo, kaj sukcese alvenigis gastojn, kaj tio montras la bezonon de tiaj informoj kaj programoj.

Eĉ pli amara opinio pri intereso de PEJ-anoj pri ekzisto de Esperanto ĉe Woodstock Festivalo. Per multaj frazoj mi esprimis la unikecon de tiu ĉi Festivalo, montrante ĝian taŭgecon por E-movado. Oni ne povas ĝin kompari kun neniu alia, tipe simila aranĝo.

Sed ĉi jare PEJ organizis sian ĉeeston en Roskilde – strikte muzika kaj komerca aranĝo kaj eĉ nune – neatendite, senpermese kaj perfide – varbis junulojn ĉe nia stando al Roskild 2018!

Aganto de PEJ venis nur por unu tago kaj prenis rolon de informanto ĉe la stando de Multkultura Vilaĝo Esperanto. Ĉe la stando laboris kelkaj personoj kaj mi ne rimarkis, kiajn materialojn li disdonas. Atentigis min pri tio Andreo Sochacki, dirante ke li varbas al Roskild!

Tio fakte okazis, kaj ni perdis plene kredon kaj estimon al nia Pola junulara organizo – tia konduto montras, ke ili eĉ ne taŭgas al tiu ĉi festivala bonkora sociaro je Woodstock. Ili restu en Roskild, kaj CEM komencos konstrui junularan teamon de puranimuloj sen helpo de PEJ, kiu iĝis por ni malfidinda. Mi ne kutimas kunlabori kun tia socio, ĉar ni agas per decaj rimedoj, klare kaj estimige al. kunlaborantoj.

Mi supozas, ke la gvidan rolon estontece prenos el niaj manoj la generacio mezaĝuloj – pli saĝa kaj pli laborema ol juna generacio, sed la plejparte la Laborteamo devas esti juna. Nia organizajxo CEM povus iĝi faka por tia esperiga, nobla celo. Mia anstatuanto ĉe Woodstock, Andreo Sochacki estas vere taŭga homo por preni la respondecon pri daŭrigado de la projekto Granda Ideumado. Nia estraro helpos lin, kaj mi persone pretas donaci miajn la lastaj jaroj de E-aktiveco al disvolvigo de nia programo ĉe Woodstock.

Tion ni lasas kiel propono al UEA aŭ TEJO kaj atendas la diskuton kun proponoj.

Sumante la eventon – ĝi estis eĉ pli efika ol pasintjara, vizitis nin pli granda kvanto de gastoj, nekredeble efikaj estis E-kursoj de Stano, multaj homoj havis eblecon informiĝi pri movado kaj ekkoni la bazajn sciojn pri la lingvo. Tre riĉaj estis la informaj materialoj, inter ili la plej ofte elektata broŝuro „MALKOVRU ESPERANTON” pollingve.

Teknikan problemon igis 10 metra ŝildo de nia tendumejo, kiun ni dum la unua tago ne sukcesis instali – pro manko de necesaj iloj kaj vento. Pro tio estis decidite, ke grandan ŝildon Multkultura Vilaĝo ESPERANTO ni pendigu flanke de enirejo. Kaj tio okazis en bona traireja loko, de kie multaj homoj venis al ni kun demandoj pri Esperanto.

La ekspozicion pri „Zamenhof kaj lia kreaĵo” ni bone prezentis sur la muroj de unu nia ejo, kie okazis ĉefa informado – ankaŭ pri Zamenhofa Jaro. Ni havis honoron gastigi en nia Vilago” la dr-on Robert Biedroń, Prezidanto de la urbo SŁUPSK, la sola loko en Pollando, kie oficjale estis anoncita la Zamenhofa Jaro 2017 sur ĝia tereno. La Prezidanto estis gasto de Jurek Owsiak kaj intervjuita dum preskaux du horoj por centoj da miloj je festivala partoprenantaro. R.Biedroń estas fama politikisto, ankaŭ malakceptata de registaro pro tro liberecaj konceptoj k. opinioj. Li estas sperta esperantisto.

Ĉi jare ni sukcesis aranĝi du aldonaj tendoj (senpage) 3×3 por „kuirejo” kaj 3×6 por dormejo de knabinoj. Tio donis al ni pli da libera spaco por gastoj de nia „Vilaĝo”, kiuj abundis ĉi foje.

La aranĝon ni opinias tre laborigan sed vere sukcesan. Nenio tiel indas subtenon de UEA kaj TEJO.

Raportis – Halina Komar