Warning: Parameter 2 to qtranxf_excludeUntranslatedPosts() expected to be a reference, value given in /usr/home/cem/domains/cem.info.pl/public_html/wp-includes/class-wp-hook.php on line 286 Warning: Parameter 2 to qtranxf_postsFilter() expected to be a reference, value given in /usr/home/cem/domains/cem.info.pl/public_html/wp-includes/class-wp-hook.php on line 286 Kulturo |

Lingvo:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej Aleja Wolności 37, lok. F7
33-300 Nowy Sącz

tel: +48 18 4429827
tel: + 48 604 088 620

e-mail: cem.nowysacz@gmail.com
e-mail: halinakomar@gmail.com

Facebook: Centrum Edukacji Międzykulturowej

Estraro de CEM

Halina Komar – prezidanto
Jolanta Kieres – vicprezidanto
Bożena Kocyk – vicprezidanto
Maria Baran – sekretario
Maria Janisz – kasisto

Lidia Komar – junulara sekcio

Kalendaro

Junio 2020
l m k ĵ v s d
« dec    
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

Esperanto aventuro en kulturo

Kadre de Sonĉa Universitato de Tria Aĝo, estis realigita kultura projekto titolita “Magiaj Tabletoj de Teatro”. Forta esperantista grupo aganta tie,  tuj decidis forpreni unu el la kvar planitaj “tabletoj” por Esperanto.  Oni akceptis nian deziron, kaj ĉi maniere , Esperanto iĝis la temo de teatraĵoj, realigitaj ĉe verda tableto. Aliaj Magiaj Tabletoj estis dediĉitaj al Poezio, Kabaredo, Fabeloj.

La kvar tabletoj estis speciale  konstruitaj al la projekto:  krom tio, ke ili ebligis mobilecon (per 2 radoj), oni povis ilin dispartigi, pillarĝigi kaj longigi, uzi tirkestojn, pentri al dezirita koloro ktp. Kompreneble – nia  tableto estis verda.

 Pri la repertuaro kaj scenario zorgis Jolanta Kieres, scenografion kun rekvizitoj preparis Halina Kacprzycka, kiel malbonŝanca vendistino rolis Eva Kostecka.  Muzike akompanis tre lerte kaj sprite per akordeono Alicja Skalska. Speciale interesa estis muzika interpretado de la versaĵo de Jan  Brzechwa  “ ABOCO”, kiam ĉiu litero estis inteligente prezentita per apartaj, malsimilaj sonoj, ideale taŭgaj laŭ la prezentita situacio…

Krom mallonga  rakonto pri Esperanto, ĝies Kreinto, idearo kaj avantaĝoj, la „artista ensemblo”  allogis la publikon al kuna kantado de simpla E-kanto.  Prezentitaj dum la spektaklo skeĉoj ridigis la spektantojn, kaj igis longajn aplaŭdojn.

 Poste alvenis invitojn por pluaj prezentadoj de la programo en aliaj kulturdomoj kaj lernejoj en urbo kaj ankaŭvilaĝaj. La plej granda atingo de la afero estas, ke tuj post la spektaklo en vilaĝa lernejo en   Biała Niżna, la direktoro invitis la Esperantajn lecionojn al  sia lernejo.  La kurson jam gvidas Jolanta Kieres, kaj preparas kune kun lernantoj ankaŭteatraĵetoj  en la lingvo Esperanto – certe vi estonte aŭdos pri iliaj atingoj!

 Diversaj estas vojoj al Informado kaj reklamado de Esperanto…

 Priskribis – Halina Komar

IMG_0577

Warning: Parameter 2 to qtranxf_excludeUntranslatedPostComments() expected to be a reference, value given in /usr/home/cem/domains/cem.info.pl/public_html/wp-includes/class-wp-hook.php on line 286